| Referencoj (al anglalingvaj tekstoj) | ||
La
eklezio - kaj ĉi tie mi aparte pensas pri la romkatolika eklezio -
devas adaptiĝi en ĉiu epoko al la cirkonstancoj. Antaŭ cent jaroj la virinoj staris sur malpli alta ŝtupo en la eklezio, kiel ankaŭ en la socio. Virinoj ne rajtis ricevi la Komunion dum siaj menstruoj. Kaj post la nasko de infanto ili devis esti purigitaj per la postnaska benceremonio antaŭ ol ili rajtis denove eniri preĝejon (*). Al virinoj estis severe malpermesita tuŝi benitajn objektojn, kiel la kalikon, la patenon aŭ la fingro- tuketojn (*). Ili nepre ne rajtis disdoni la Sanktan Komunion (*). Virinoj devis kovri la kapon en la preĝejo (*). Al virinoj estis ankaŭ malpermesita : --- - iri sur la altarloko, escepte por purigi ĝin (*); --- prizorgi la legaĵojn dum la Meso (*); ---prediki (*); --- esti membro de preĝeja ĥoro; ---servi la Meson (*); ---esti tutplena membro de paroĥaj agadoj kaj organizaĵoj (*). Pli grava ol tio ĉio: virinoj ne estis allasitaj por la sacerdota ofico (*). |
Ò | La malpermesoj indikitaj de steleto ankoraŭ validis en la eklezia jurlibro proklamita en1917 kaj valida ĝis 1983! |
| Nuntempe Òni pli konscias pri homaj rajtoj,
ankaù pri la samvaloro de viro kaj virino kaj pri la neceso krei egalajn
eblojn por ĉiuj. Tio ankaŭ influis la sintenon rilate al virinoj en
la Eklezio. Nun, virinoj povas esti provizore delegitaj por diri la
Meson, voĉlegi, kanti, prediki, gvidi preĝoservojn, bapti kaj disdoni
la Komunion. Sed la malpermeso beni virinojn al la ofico de pastro firmtenas. |
Kelkaj plibonigoj legeblas en la nova eklezia juro (1983). | |
| Kial? | ||
| Konservativaj teologoj, subtenataj de la Kongregacio pri Doktrino en Romo, deklaras ke lla aliaj limigoj fiksitaj al virinoj estis sekvoj de antaŭjuĝoj. Ili, tamen, diras ke la malpermeso ordini virinojn estas parto de la neŝancelebla katolika doktrino. "Jesuo Kristo mem ekskludis virinojn de la pastra ofico kaj la Eklezio ĉiam sekvis lian ekzemplon kaj neniam ordinis virinojn al pastreco." | Legu la argumentojn de Romo en ĉi tiu resumo. |
|
| Tio estas nedubleble grava afero. Kiam la gvidantoj en la Vatkano eraras - kaj kiel la plimulto de la katolikaj teologoj mi estas konvinkita ke jes! - tiam la Eklezio suferas grandan domaĝon pro la malpermeso de tia essenca pastra evoluo. | Estas la devo de teologoj klarigi siajn kontraŭargu mentojn. | |
| Multaj homoj eble opinias ke tio estas afero de egalaj rajtoj, afero pri emancipo de la virino, sed ne estas tiel. Almenaŭ ne unualoke. La decida argumento por ni, Katolikoj, ĉiam estis : resti fidelaj al la intenco de Kristo kaj kompreni la signifon de la tradicio. Ĉu virinoj povas esti ordinitaj pastroj aŭ ne, tio ne estu decidita sekve de socia premo, sed nur post la studado de la fontoj. Ĉu Jesuo mem ekskludis virinojn? Kial antaŭe virinoj ne estis ordinitaj por la pastra ofico? Ĉu ekzistas validaj teologiaj kialoj por la ekskludo de virinoj de la ofico? Tiuj estu la decidaj argumentoj. | Aliflanke, ni ja parolu pri vera diskriminacio, se la rifuzo al la pastreco ne rezultas el la intenco de Kristo,sed el la antaŭjuĝoj de la Eklezio ...! | |
| Kvankam mi respektas miajn feministajn teologiajn kolegojn, mi mem ne estas feministo. | Rigardu la originon de mia propra esplorado. | |
| Kion Jesuo mem opiniis pri tio? | ||
La
Evangelioj komprenigas la egalecon de viroj kaj virinoj por Kristo.
Ambaŭ eniras la reĝlandon de Dio per la bapto, dum en la
Malnova Testamento nur la viroj estis cirkumciditaj. Kial Jesuo tiam elektis
nur virojn por esti liaj dek du apostoloj? Verŝajne pro praktikaj kialoj
li ankaŭ elektis nur Judojn. Estus erare konkludi ke per tio li
volis fiksi porĉiaman normon. Kiel en tiom da aliaj aferoj, Jesuo
ankaŭ ĉi tie lasis la ekzaktan ellaboradon de la sakramentoj al la
posta Eklezio. |
En la Sankta Skribo ne estas starpunkto pri la ordino de la virino. | |
| Kelkaj tekstopartoj en la leteroj de Paŭlo, kiel ekzemple: virinoj kovru la kapon, submetiĝu al siaj edzoj kaj ne parolu en la preĝejo, ne estu kialoj por rifuzi la pastran oficon al virinoj. | Ni ne rajtas meti pli en la Sanktan Skribon ol volis diri la inspirita verkisto. | |
| Dum la unuaj jarcentoj post Kristo respondecaj oficoj estis konfiditaj al virinoj, inter aliaj la diakoneco . Historiaj fontoj montras ke virinoj funkciis kiel diakonoj en la orienta parto de la Katolika Eklezio ĝis en la 9a jarcento. Ĉar ili iĝis diakonoj per plena sakramenta beno , identa kun la beno de viraj diakonoj, estas klare ke virinoj fakte jam estis ordinitaj. Tio inkluzivas la eblecon de la pastra ordino, ĉar la tri rangoj (diakoneco, pastreco kaj episkopeco) apartenas al la sama sakramento. | La forgesita fakto de la diakoninoj pruvas la eblecon de la virina pastra ordino. | |
| Kial do la Eklezio ne ordinis virinojn al la pastra ofico ? | ||
| Triobla antaŭjuĝo haltigis la ordinon de virinoj dum la pasintaj jarcentoj: | ||
1. Virinoj estis konsiderataj
kiel malpli altaj estaĵoj. La greka filozofio deklaris ke ĉiu virino
estas nefinita homo. La roma leĝo, ankaŭ iĝinta
influhava en la Eklezio, ekskludis virinojn el ĉiu ajn publika
respondeco.Kiam ĉiuj pensis tiel, kiel oni povis konfidi al virinoj la
gvidan funkcion de la pastreco? |
Virinoj estis konsiderataj esti malpli ol viro. | |
| 2. Virinoj estis konsiderataj esti en punkondiĉo, pro ilia partopreno en pekado: virinoj estis respondecaj pri la pekado kaj prapeko. Virinoj daŭre delogis al peko. Kiel tiaj pekemaj estaĵoj povis esti iloj de la Dia graco? | Oni opiniis ke Dio subigis la virinojn al puno pro iliaj pekoj. | |
| 3. Virinoj estis konsiderataj rite malpuraj pro iliaj monataj sangadoj. Kiel oni povis permesi al virinoj malpurigi la sanktecon de la preĝejo, de la altarloko kaj de la benitaj ujoj? | Monata sangado kunportis malpurigon, laŭ la ĝenerala opinio. | |
| Atentu! Kvankam tiuj antaŭjuĝoj havis socialan kaj kulturan originojn, ili iĝis veraj teologiaj antaŭjuĝoj. Ili estis la realaj kialoj por daŭre ekskludi virinojn de la pastra ofico. Tion klare montras la verkaĵoj de la ekleziaj patroj, lokaj koncilioj, ekleziaj gvidantoj kaj mezepokaj teologoj. | La fontoj krukas tion en la tuta longo. | |
| El tio evidentiĝas ke la tiel nomata tradicio, pro kio virinoj ne estis Ordinitaj, estis falsa tradicio. Vera kaj praviga Tradicio estu starigita sur precizaj motivoj. Tion prave diris la sankta Cipriano: "Kutimo sen vero estas nur malnova eraro". (Letero 74,9) | La Tradicio oni distingu de homaj tradicioj. | |
| Kiam ni pristudas la historion de la Eklezio, ni malkovras implican kaj dinamikan tradicion kiu ja enhavas la eblecon por la ordino de la virino. Tio signifas ke Katolikoj ĉiam , en la fundo de la koro, sciis ke la pastro-ordino de la virino ne kontraŭas la volon de Kristo. Ĝuste kiel la katolika konscienco ĉiam sciis ke la sklaveco estis eraro, malgraŭ la fakto ke la oficiala doktrino, defendita de papoj, teologoj kaj la eklezia leĝo, permesis la sklavecon. | La vera tradicio ofte estas latenta, t.e. implice kaj nekonscie entenata en aliaj konvinkoj. | |
| Tiu latenta tradicio troviĝas en la fakto ke kelkaj virinoj tamen estis ordinitaj: en la akcepto de pastraj oficoj en Maria; en la fakto ke ankaŭ virinoj, en la nomo de Kristo, plenumis la bapton kaj la geedziĝon; en la neinterrompita kristana konscio ke virinoj kaj viroj estas egalaj en Kristo, malgraŭ generale akceptitaj ideoj kaj praktikoj. | Nur iom post iom ni malkovras la plenan amplekson de tiu kristana konscio. | |
| Teologiaj argumentoj | ||
La romaj teologoj
atentigas ke en la eŭkaristio Kristo nur per vira pastro povas esti
reprezentata, ĉar li mem estis viro. Estas argumento el la mezepoko, kiam,
kiel mi jam menciis, ĉiu virino estis konsiderata kiel nekompleta
homo. Estas kompreneble per si mem ke tiam oni supozis ke nur kompleta
homo viro- povis reprezenti Kriston. Ankaŭ en modernigita formo tiu
argumento ne validas. Ĝi kontestas la katolikan doktrinon. kiel Ankaŭ
virinoj, kiel adoptitaj infanoj de Dio, portas en si la bildon de Kristo. En la
bapto kaj la geedziĝo la virinoj komplete reprezentas Kriston. Cetere, tio
kion la pastro reprezentas en la eŭkaristio ne estas la vira aŭ ina
sekso de Kristo, sed lia sin oferanta amo. |
Ne ekzistas validaj bazoj laŭ kiuj virinoj ne povas gvidi la eŭkaristion kiealia Kristo. | |
| Neeraripova dogmo ? | ||
Romo ankoraŭ pligrandigis la konfuzon,
asertante ke la afero jam estas neeraripove decidita ne de
la papo , sed de la ordinara ĝenerala doktrina
aŭtoritato. Tio koncernas komunan praktikadon de la doktrina ofico
far ĉiuj episkopoj en la mondo. Romo tiel evidentigas ke ili ĉiuj
ĉar ili ne ordinas virinojn kaj ĉar ili ne parolas pri la
afero - neeraripove finparolis. |
Tial ni kuraghas defii la lernigan
aùtoritatularon(Esperanto!) La monda episkoparo foje praktikas la neeraripovan doktrinan autoritten. |
|
| Tamen estas klare, ke la kondiĉoj por la praktikado de tiu neeraripova ĝenerala doktrina ofico ne estas plenumitaj. Episkopoj devas por tio aŭskulti la vorton de Dio kaj atenti la sensus fidelium (tio, kion konvinkitaj Katolikoj kredas en sia koro). Krome, la episkopoj praktiku kiel unu organo sian autoritaton. Ili prijuĝu la aferon persone kaj estu liberaj esprimi sian opinion. La episkopoj havu la volon fiksi la doktrinon kiel deviga. Neniu el tiuj kondiĉoj estas plenumita. | La ĝeneralaj Koncilioj de la Eklezio klare fiksis la limojn de neeraripovo. | |
| Kio nun ? | ||
| La nuntempa streĉiteco ene de la Eklezio pri la ordino de la virino ne tro maltrankviligu nin. Krizo kaj konflikto antaŭeniras kreskon. La oficiala Eklezio faros al si pli ĝustan ideon, kiel ĝi faris en tiom da aliaj problemoj. Ĝis la solvo de la afero ni, kiel respondecaj Katolikoj, ne evitu nian devon. Ni aŭdigu nian opinion ĉar nur kiam ankaŭ en la Katolika Eklezio virinoj estos ordinitaj por la pastra funkcio, la intenco de Kristo komplete realiĝos! | ||
| ÑĈi tie komencas la debato! |